Pri Ludisto

Ludisto estas malgranda sendependa studio en Berlino, Germanio. Mia filozofio estas krei mojosajn apojn kaj kutime kun traduko en Esperanto por subteni nian lingvon kaj komunumon! Mi estas Chuck Smith, kaj mi kreas ludojn kaj apojn ekde la lanĉo de App Store en 2008.

Mi ŝatas preni klasikan ludon kaj repripensi ĝin por la nuntempa ludanto. What the Shell devenas de kvin-en-vicaj ludoj kiel Renju kaj Pente, kiujn oni ludas same jam de jarcentoj, kaj en kiuj la unua ludanto havas sufiĉe grandan avantaĝon. Lasi ambaŭ ludantojn meti samtempe ŝanĝis ĉion: neniu povas esti certa pri la sekva vico, kaj neniu gajnas nek perdas ĝis la plej lasta momento.

Multaj el miaj ludoj estas por ludi kune, en la sama ĉambro aŭ tra la tuta mondo. Kaj mi ne faras ludojn, kie oni pagas por venki: la koro de bona ludo restu netuŝita.

Ne ĉio, kion mi faras, estas ludo. Dominion Minion forprenas la miksadon el la preparado de la kartludo Dominion, kaj Sonow montras sur la granda ekrano tion, kio nun ludas ĉe via Sonos (amuza fakto: Sonow, kiel What the Shell, estas verkita per la ludmotoro Godot).

Ĉu demandoj aŭ ideoj? Kontaktu min.