What the Shell

Por ludi en Esperanto, sekvu la jenajn instrukciojn per via iPad:

  1. Iru al Agordoj (angle: Settings)
  2. Premu Ĝeneralaj
  3. Premu Lingvo & Regiono
  4. Aldonu lingvon (sub Preferita Lingva Ordo)
  5. Premu Esperanto (sub Aliaj Lingvoj)
  6. Premu Finita (angle: Done)
  7. Premu Preferu Esperanton

Download_on_the_App_Store_Badge_US-UK_135x40

Venko estas eĉ pli dolĉa kiam forŝtelita de la kontraŭulo!

What the Shell estas novspeca tabulludo, kiu mirinde ĝojigas. Sed ne, tio tute ne estas tradicia ludo de kvin-en-unu-vico, sed origina inventaĵo, kiu estas rapida, profunda, strategia kaj dinamika. Nenio estas certa, kaj la ludo estas neniam venkita aŭ perdita ĝis la plej lasta momento.

What the Shell screenshot

Pro nia unika ludkoncepto de samtempa ludado, ĉiu vico estas ekscita kaj neantaŭvidebla. Se ambaŭ ludantoj metas sian testudon en la saman lokon, neŭtrala ovo blokos tiun lokon. La ludantoj povas kapti testudojn sandviĉante ilin, kiu ankaŭ donas ovon al tiu ludanto kiel premion. Tio kuraĝigas agreseman ludadon kaj dinamikajn ludojn, konstante ŝanĝante la avantaĝon de unu ludanto al la alia.

Ĝuu la surprizon sur la vizaĝo de via kontraŭulo kiam via kapto komencas ĉenreagon, kiu detruegas ties bele kaj zorge kreitan pozicion. La simpla, sed profunda ludmaniero de What the Shell tenados vian atenton kaj tirados vin al la ludo denove kaj denove! Defiu amikon hodiaŭ al ĉi tiu moderna batalo de lerteco.

• Dinamika kaj original ludkoncepto
• Ludu kontraŭ amiko: per du iPad-oj aŭ eĉ nur unu
• Ekzercu kontraŭ la komputila kontraŭulo
• Belegaj grafikaĵoj kaj muziko
• En Esperanto, la angla, germana kaj japana

Download_on_the_App_Store_Badge_US-UK_135x40