Ludu samtempe kun via kontraŭulo en ĉi tiu revolucia nova tabulludo!
Venko estas eĉ pli dolĉa kiam forŝtelita de kontraŭulo!
What the Shell de LITE Games kaj Ludisto estas novspeca tabulludo, kiu mirinde ĝojigas. Sed ne, tio tute ne estas tradicia ludo de kvin-en-unu-vico, sed origina inventaĵo, kiu estas rapida, profunda, strategia kaj dinamika. Nenio estas certa, kaj la ludo estas neniam venkita aŭ perdita ĝis la plej lasta momento.
Pro nia unika ludkoncepto de samtempa ludado, ĉiu vico estas ekscita kaj neantaŭvidebla. Se ambaŭ ludantoj metas sian testudon en la saman lokon, neŭtrala ovo blokos tiun lokon. La ludantoj povas kapti testudojn sandviĉante ilin, kiu ankaŭ donas ovon al tiu ludanto kiel premion. Tio kuraĝigas agreseman ludadon kaj dinamikajn ludojn, konstante ŝanĝante la avantaĝon de unu ludanto al la alia.
Ĝuu la surprizon sur la vizaĝo de via kontraŭulo kiam via kapto komencas kombinaĵon, kiu detruegas ties bele kaj zorge kreitan pozicion. La simpla, sed profunda ludmaniero de What the Shell tenados vian atenton kaj tirados vin al la ludo denove kaj denove! Defiu amikon hodiaŭ ĉe ĉi tiu moderna batalo de lerteco.
• Dinamika kaj originala ludkoncepto
• Belegaj grafikaĵoj kaj muziko
• Ekzercu kontraŭ la diversnivelaj komputilaj kontraŭuloj
• Ludu kontraŭ amiko: per du iPad-oj aŭ eĉ nur unu
• En Esperanto, la angla, germana kaj japana
Por ludi en Esperanto (iOS 13)
Por ludi en Esperanto (iOS 12 aŭ antaŭe)